Okazis la 14a Himalaja Renkontiĝo en Nepalo

 Raportas Bharat K. Ghimire

 La 14a Himalaja Renkontiĝo okazis de la 26a de februaro ĝis la 8a de marto 2024.  Partoprenis la tutan programon 10 esperantistoj,  kaj pli ol la triobla nombro almenaŭ parte. La partoprenantoj inkluzivis po unu hispano , sviso , litovo kaj franco; ĉiuj aliaj estis nepalanoj. La ĉi-jara celo de la programo  estis konigi al la gastoj la nepalan naturon kaj kulturon pere de la lingvo Esperanto.  Ni organizis ekologian piedvagadon por ke ili spertu la belan naturon de Nepalo kaj ekkonu la vivmanieron de nepalanoj.  NEspA kun fervoro dum la 34 jaroj de sia  ĝisnuna ekzisto laboras por la florado de la loka kaj regiona movado. 
La programo komenciĝis la 26an de februaro per akceptado de la  gastoj kiam ili alvenis. Ili estis formale bonvenigitaj en la 27a vespere en Marshyangdi  hotelo en la ĉefurba kvartalo Thamel.  Renkontiĝo-ĉefo s-ro L.P. Agnihotri kaj prezidantino de NEspA Indu Devi Thapaliya  solene malfermis la programon. La eksterlandaj partoprenantoj — s-ino Grazina Opulskiene (Litovio), s-ro  Paulino Meliz Irache (Hispanio ), s-ro Paul Henri  Lesprit (Francio) kaj s-ino Laurence Aidonidis (Svislando) — esprimis sian ĝojon ĉeesti kaj deziron kontribui al la sukceso de la Renkontiĝo. S-ro Pradip Ghimire legis bondezirmesaĝojn  el diversaj landoj, nome de la prezidanto de UEA Duncan Charters,  s-ro Hori Yasuo, s-ro Stefan MacGill, s-ro Philip Pierce, d-ro Renato Corsetti kaj prezidanto de KAOEM s-ro Nisinaga Atusi,  kaj ankaŭ de multaj enlandaj aŭ eksterlandaj nepalaj esperantistoj. 
Sestaga  piedvagado en la regiono de Mardi Himal komenciĝis la 29an de februaro  post du tagoj dediĉitaj  al ekskursoj en Katmanduo valo.  Ni ekmarŝis de la vilaĝo Pothana  kaj atingis en la 4a de marto Badaldanda (ĉirkaŭ 3.600m super marnivelo), trairinte  Forest Camp (2.400m) kaj Low Camp (2.700m).  Escepte de la du tranoktoj en Forest Camp kaj Badaldanda , ni ĉiam haltis vespere en ia etna vilaĝo. Ni vivis kiel la tieaj vilaĝanoj vivas ĉiutage. Ni tre ofte trairis arbarojn plenajn je floroj kaj bela naturo. Foje pluvis aŭ neĝis. Ni ĉiuj revenis Katmanduon post vizito en la fama turizma urbo Pokhara.  
Okazis solena ferma ceremonio en la 8a de marto vespere je la kvina kaj duono en Marshyangdi hotelo.  S-ro Parashar Rizal prezidis. NEspA disdonis atestojn al partoprenantoj de la 14a Himala Renkontiĝo kaj honoris ilin per nepala ŝalo metita ĉirkaŭ la kolon, dum la aliaj ĉeestantoj  aplaŭdis. Ĉiu gasto komentis pri la ĵus travivata Renkontiĝo kaj donis sugestojn por estontaj Renkontiĝoj. S-ino  Opulskiene diris ke kvankam la nombro de la partoprenantoj estis malgranda, la programo estis tamen valora. Tiuj venis el kvin landoj sed ĉiu komprenis unu la alian. Komentante pri la programo, s-ro Paulo diris ke la Himalaja Renkontiĝo prezentis novan vivsperton por li: La belaj temploj, ĉarme vestitaj vilaĝanoj, sunsubiroj kaj sunleviĝoj, la neĝo kaj belaj montoj ege plaĉis al li.  S-ino Aidonidis diris ke aparte plaĉis al ŝi la esperantistoj kiuj bonvenigis ŝin per girlandoj. Dum ŝi estis en la montaro, ŝi ricevis kuraĝigon de la aliaj; alie ŝi ne sukcesintus en la marŝado. Sidante vespere ĉe fajro kaj trinkante, ŝi povis esprimi sin senĝene al la grupo.  La naturo donis al ŝi pli da vivforto.  Nepalaj vilaĝoj memorigis ŝin al svislandaj vilaĝoj.  Poste parolis s-ro Paulino, kiu diris ke  kiam li estis akceptita en la flughaveno li tuj sentis sin en vera  esperanta familio – kortuŝa momento por li. La programo estis liaopinie bone organizita, kaj li pensas ke unufoje veni al Nepalo ne sufiĉos; li do intencas iam reveni.
S-ro Philip Pierce diris pri la grava rolo de Svislando dum la malfermiĝo de Nepalo en la 50aj jaroj de la pasinta jarcento, kaj precize pri Toni Hagen, kiu faris multajn esplorojn tra la tuta lando. Eskterlandanoj  fakte senegoizme daŭre helpas al Nepalo, kiu siaparte invitas ĉiujn veni por miri pri ĝia beleco, ekkoni ĝian kulturon kaj kontribui mem al ĝia socia bonstato.
La ĉeestantoj memoris pri Hori San, kiu escepte de tiu ĉi plej lastatempa partoprenis ĉiujn Renkontiĝojn.  Li skribis ke li portos nepalan ĉapon en Japanio dum la Renkontiĝo – ankaŭ tio tre kortuŝaj vortoj.  
La Renkontiĝo estis fermita de la prezidantino de NEspA Indu Devi Thapaliya kaj Renkontiĝo-ĉefo L.P. Agnihotri.
Fine ni dankas al ĉiuj organizoj kaj individuoj kiuj kontribuis al la sukceso de la historie notinda 14a Renkontiĝo en Nepalo.  Nome de la organizantoj mi pardonpetas, se ni iam kreis malĝojan etoson dum la vojaĝo. Ni esperas ke la 15a Himalaja Renkontiĝo okazos laŭ plano. Detaloj pri ĝi estos dissenditaj sufiĉe antaŭ la kutima dato. 

20240227_183327.jpg

Komenti

Design a site like this with WordPress.com
Kiel komenci